2024-04-19, Penktadienis
Lt   Ru  
     
  Naujas skyrelis „LIKIMINĖS INFORMACIJOS PANAUDOJIMAS“
Esperanto

sunku_esp.jpg 

MI POVAS VIN HELPI 
Se vi tristas, mi povas helpi. Kiu eldiris ĉi frazon? Kiu ĝin diris? Se vi tristas, mi povas vin helpi. Ĉu tio estis nur iluzia eĥo?
Eble tio estas nur eĥo, mirakle alfluginta el infanaĝo?.. Eble vi plue aŭdas la saman frazon, kiun dirante, patrino kliniĝis por laĉi ŝuojn, trovis pilkon, ruliĝintan еn arbustaron aŭ helpis solvi nekompreneblan taskon de aritmetiko.
Hodiaŭ vi tristas...
Silento...
Kaj neniu rapidas helpi vin, kvankam vi plitristas ol tiam – en infanaĝo.
Hodiaŭ vi tristas.
Silento.
Ĉu? Aŭskultu atente kaj vi nepre ekaŭdos: mi povas vin helpi. La vortoj, kiujn oni povas kompreni nur anime, malfermas pordon al alia mondo, en kiu oni parolas per rigardoj, rememoroj, pensoj kaj revoj. Vizitinte ĝin vi revenas al ĉiutageco nerekoneble ŝanĝiĝinta – vi akiris novajn fortojn kaj supreniĝis super mizeriga rutino. Vi kvazaŭ okulumas tempon, kiu estas donita nur al vi, ĝin ni nomas – vivo. Doloron, triston, malfeliĉojn nun vi renkontas ne kiel punon de la sorto, sed kiel forton, tempeston, fajron, kiu ne nur bruligas, sed ankaŭ varmigas. Vi renkontas la sorton kiel vian gaston. Kune kun ĝi kvazaŭ kun fidinda kunvojaĝanto vi foriras laŭ vojo, kiun ĝi preparas nur por vi. Kien ajn vi irus, en kia ajn senelira loko aŭ sombra nokto vi ektroviĝus, atente aŭskultante voĉon de via animo, silenton, kiun sentas nur vi, denove vi ekaŭdos: mi povas helpi al vi. Se vi tristas.
Se vi tristas...

KONSOLU VIAN SORTON 
Hodiaŭ vi ege tristas. Vi ne povas forgesi neatenditan frapon de la sorto, kiu alvenis abrupte kaj senmizerikorde. Vi kulpigas vian sorton, vi minacas al la ĉielo, dumtage kaj dumnokte vi demandas vin mem: kial la sorto tiel kruelas, kial ĝi tiun frapon turnis nome al vi?
Ĉu tio estas frapo de la sorto? Ĉu oni povas tiel nomi malsukceson, surprizan malfeliĉon, doloron, kiun vi spertis, kiam vi malpleje atendis tion? Dirante pri via malfeliĉo surpriza, vi mem agnoskas, ke pli frue la sorto al vi estis favora, ke vin ĝi protektis, vi spertis multajn ĝojojn kaj plezurojn.
La sorto ĝis nun protektis vin kontraŭ malsukceso kaj malfeliĉo. Eble ĝi multfoje savis vin el multe pli forta doloro ol tiu ĉi, kiun vi spertis lastatempe. Eble la bona fidinda sorto, kondukanta laŭ la vojo de la vivo, gardis vin ĉiupaŝe, ne permesante devojiĝi kaj protektante kontraŭ malsukceso kaj danĝero.
Nur en tiu fatala tago laciĝinta sorto, volante ripozi almenaŭ momenton, por kurta tempo turnis sian rigardon for de vi kaj... malfeliĉo okazis. Eble en la lasta momento vi ekaŭdis timigan vokon de la sorto, sed jam tro malfure.
Tio, kio okazis, ne ŝanĝiĝos, tamen la sorto eble denove klopodas helpi vin, ree donas al vi sian protekton. Ĝi rapidas helpi vin, sed renkontas rigardon plenplenan da kolero, aŭdas ofendan balbuton. Kelkiam disreviĝas ankaŭ la sorto!
Konsolu la sorton - nun vi ambaŭ tristas. Etendu la manon al ĝi, levu la okulojn kaj sentu tremon en viaj fingroj, varmon – en la polmoj, potencon – en la brakoj, leĝeron – en via animo. Rehavinte spiritan ekvilibron kaj fortojn, ree iru laŭ vojo de la vivo kune kun la sorto, kvazaŭ kun la plej fidinda amiko, preta disdoni ĉiun ĝojon kiel panon, ĉiun sukceson kaj malsukceson.

ENIĜU FIAKRON DE LA TEMPO
Se vi tristas, kaj la tempo kuras for de vi kvazaŭ la ombro de birdo, rememoru spritaĵon el la infanaĝo. Rememoru, kiam unufoje en la infanaĝo vi eniĝis moviĝantan fiakron. Oni gajas, se koĉero, irigante la ĉevalojn, ne vidas vin. Li tenas en la manoj la kondukilon, vipas, la ĉevaloj kuregas, leviĝas la apudvoja polvo, kiu kirlovente flugas al la kampoj. En fiakro sufiĉus posto por ankoraŭ kelkaj amikoj, tamen rigora kaj malkompatema koĉero eĉ ne planas halti kaj veturigi la vojaĝantojn, kiuj rapidas al la sama direkto.
Vi frivole ridegas, bonege, ke la egoisman koĉeron vi sukcesis trompi. Ankoraŭ pli gaja vi iĝas, kiam ekvidas, ke la malaktivaj vojaĝantoj, vidinte vin komforte sidanta en la fiakro de la severa sinjoro kaj kolerige balancanta la gambojn. Ili ne timas polvan nubon, kiu kuŝiĝas sur la vizaĝojn, ili nur kriegas, svingas per la manoj kaj ĉapoj. Ne, ili ne petas enfiakriĝi kaj ne koleras kontraŭ tiu mavulo, ke li ne volis veturigi ilin. Nun ili nur volas diri, ke la koĉero forpeli vin el la fiakro al apudvoja polvo, kiun nevole ili mem trinkas. Tamen pro la bruo de radoj la koĉero ne aŭdas la kriegon de enviemaj vojaĝantoj kaj, ankoraŭfoje iginte la ĉevalojn, turnas al la centro de la vojo. Vi komforte elteniĝas en la fiakro kaj permesas al via rigardo vagi tra la blueta ĉielo. Kaj eble iu, renkontiĝinte kun via rigardo, de la alto rigardas al vi?
Se vi tristas, kelkiam restu kun tiu petolulo. Eniĝu la fiakron de la tempo. Eksentu vin petolema knabeto. Ĝoju, ke neobservema koĉero Tempo senpage veturigas vin laŭ sia kaj via vojo. Li eĉ ne suspektas, ke vi senpage ricevas ĉiujn plezurojn kaj privilegiojn, kiujn gardas la Tempo.
Ĝoju la miraklojn, videblajn nur en infanaĝo, vojaĝu laŭ la fabelaj vojoj, kiuj poste malaperos. Kuru al la brakoj de junaĝo, kvazaŭ jasmenan aromaton vi ĝuu junecan pasion, forton, revojn. Kvazaŭ ensorĉita vi paŝu al la ĝardeno de la amo, kliniĝu, antaŭ ol transiri la sojlon de familio, eksentu vin denove naskiĝinta, unuafoje nomita Patro.
Estu sagaca kaj vi ekvidos, kiel Lia Moŝto Tempo malfermas al vi novajn horizontojn de la ekkono, solvas ĉiam aliajn sekretojn. La ĝojo de ekkono donas al vi la flugilojn, kaj vi supreniĝas al la mondo de verkado, en kiu oni permesas loĝi nur al la plej feliĉaj.
La fiakro de tempo ĉiam ruliĝas. Kvankam jam delonge via kapo ornamis sin per arĝento, vi rarfoje ankoraŭ knabaĉe ekridas pro la malobservema Tempo, kiu, ne scias, ke vi ĝis nun sidas en ĝia fiakro, veturigas vin ĝis la lasta haltloko.
Fine la koĉero turnas sin dorsen. Vi fripone okulumas lin. Trompita Tempo ridetas kaj adiaŭante etendas la manon, per la rigardo montrante novan vojon, al kiu eĉ la ĉiopova Tempo ne havas permeson turni sin.
Tempo respektoplene haltas, kaj vi ekpaŝas havante scivolemon de Faŭsto: kio troviĝas tie, malantaŭ la lasta vojturniĝo, kiun devige atingos ĉiu?
Vi transpaŝas la limon fiere, ĉar vi ĝin atingis, spertinte ĉiujn ĝojojn survoje, amante la vivon kaj Tempon, kiu mem en la lasta momento agnoskis vian sia amiko.

ANTAŬ OL RENKONTI OBSTAKLON
Vi tristas. Ekvidinte novan obstaklon vi senreviĝas: via forto ne venkos ĝin!
Por kio vi decidis tion? Ĉu vi certe scias, se vi vidas nur unusolan grandon - la alton de tiu obstaklo? Kaj kiaj fortoj, kiaj provizoj estas en vi?
Verŝajne ĝis nun vi devis venki nur la malfacilojn, kiujn venki oni sufiĉis duono da via forto? Favora sorto dorlotas, vi neniam batalis je tuta forto, vi ne sciiĝis pri la limo de via kapablo kaj ne imagas, kiel alte troviĝas tiu stangeto, kiun vi povas transsalti.
Profitu tiun okazon, kiun donacis al vi la sorto, kaj provu vin mem. Problema cirklo, en kiu ĝis nun vi vagas, estas tro streĉa. Atente ĉirkaŭrigardu, eble tiu stangeto de alto, trans kiun vi saltadis, troviĝas ridinde base, nur ĉe viaj genuoj. Preparkuru, forte apogu vin kaj forigu la obstaklon. Eksentinte ebriigan venkon kaj pasion al batalo, strebu al plialto. En tiu strebo troviĝas ĝojo kaj senco de la vivo.
Ekkuraĝu. Venku. Ne sentu vin nano kaj malfortulo. Tion, kion kapablas fortuloj, kapablas ankaŭ vi.
Ekkonu vin mem. Trovu la donacojn de la Kreinto, ilin li disdonis al ĉiu, trovu en vi mem kaŝiĝantan talenton, grandigu kaj perfektigu ĝin, strebu al la plej grandaj altoj. Nome tia estas celo de la vivo de ĉiu homo.
Tion, kion kapablas fortuloj, kapablas ankaŭ vi! Ĉi vortoj iĝu slogano de via vivo kaj helpu al vi venki ĉiun malfacilon. Ĉi voroj helpu al vi atingi la plej gravan venkon - foriginte senton de sinhumiligo, eksenti sin grandulo.

KION HAVAS LA FELIĈULOJ, TION HAVAS ANKAŬ VI
Ĉifoje rigardu al vi mem, kiel al nekonata, sur la vojo de tempo renkontita homo.
Iomete irinte en silento vi alparolu la kunvojaĝanton. Demandu, kiel li fartas? Kiaj zorgoj premas lin? Sciiĝu, kien vojaĝas la renkontito. Ĉu vi ne iras la saman direkton?
Irante kune, oni povas konversacii pri multaj aferoj. La vojo longas, senrapide vi povas priparoli ĉiun vorton, ĉiun frazon. Atente aŭskultante, apartaj pensoj, la vivaj eventoj disigitaj de la tempo kuniĝas al unusola linio, meandranta de la infanaĝo mem ĝis ĉi renkontiĝo.
En viaj pensoj strekinte kurbon de la sorto, ĝin vi indentigas kun la sorto de via kunvojaĝanto. Ĉio koincidas. Sekve, li estas via samvizaĝulo. Mirinte vi rigardas rekte al liaj okuloj, atendante la respondon, sed li nur amike ridetas kaj invitas vin ankoraŭfoje reveni al la paseo.
Kvazaŭ haviĝinte la potencon de sorĉisto, vi vidas la altuŝojn de la sorto, la plej etajn meandrojn de la sorto, kies gravecon vi povas pritaksi nur nun, rigardante de lontane.
Vi vidas, kiel la feliĉo, kiu estas dediĉita nur al vi, multfoje preterpasis. En tiu momento vi devis esti pli atentema, oni devi etendi la manojn, ne turni la rigardon al brilaĵeto, kiu aperies survoje, kaj la sorto volis donaci al vi la plej belan donacon. Sed vi, pro la malatentemo permesis al la feliĉo preteriri, iris for de via vojo, strebis ne al via cello, kelkiam, iĝante malamiko al vi mem, kvazaŭ volante malfeliĉigi vin mem, vi kuris for de via sorto.
Vojaĝante laŭ la vojoj de rememoroj, vi vidas, kiel la tempo - la granda juĝisto - sanigas la vundojn, liberigas el doloro, faras tion, kion vi tiutempe ne kapablis.
Reveninte al la estanteco, vi ekkomparas la sortojn de aliaj homoj kaj miras: kiel ili diversas! Kial unuj estas feliĉaj, kaj aliaj - kvazaŭ markitaj per nigraj signoj? Kial iujn ĝojigas la tempestoj, kiuj ili renkontas kiel premantajn elprovojn, kaj la aliaj – tristas ankaŭ dum la sunbrilo? Kial? – ŝajne jam la centan fojon vi demandas vian samvizaĝulon, sed rigardinte ĉirkaŭe vi vidas nenian kunvojaĝanton, nenian samvizaĝulon. Eble vi neniam lin renkontis? Eble li ne ekzistas?
Ne. Vi sentas, ke en vi li restigis la mirklan potencon de sorĉisto, kiu ebligos vin vidi la vojon de la sorto, sur kiu vi ankoraŭ renkontos la feliĉon, laŭ kiu irante, vi atingos la celon.
Kio apartenas al la feliĉuloj, apartenas same al vi. Ja vi havas fortajn brakojn, per kiuj vi povas brakumi amatan homon, kiuj helpas vin venki la obstakojn kaj malamikon.
Vi havas la okulojn kaj vidas la teron, maron kaj ĉielon. En la paŝo de alia homo vi povas tralegi tion, kion oni ne povas eldiri pervorte, en la profundo de la okuloj ekvidi naskiĝantan animon.
Vi aŭdas ĉiun sonon de la mondo – susuron de arbaro, trilon de birdoj, ploron de infano, batojn de koro. Sekve, vi havas sentivan, unikan animon!
Via animo estas la pruvo de dieco. Vi sentas ĉiam bloveton de la dieco, kiu permesas al vi verki, koni, revi.
Tion, kion havas la plej feliĉaj homoj, havas ankaŭ vi!
Vi havas ĉion, kion havas la plej feliĉaj.
Tion, kion kapablas la plej feliĉaj homoj, kapablas ankaŭ vi.
Kvazaŭ ensorĉita ĉiutage vi serĉu, strebu al la feliĉo. Se vi tristas, se vi ege tristas, ĉiumatene, kvazaŭ naskiĝinta denove, kvazaŭ foririnta vojanĝanto laŭ nova vojo, vi serĉu la feliĉon. Ĉiu tago povas iĝi al vi la plej feliĉa.

 
 
     
 

UAB „Trys žvaigždutės"
Kalvarijų g. 134-42, LT-08209 Vilnius, tel. +370 687 75147
El.p. JeronimasL@gmail.com